Disvastiĝo de la angla kiel instrulingvo en pluraj landoj de la mondo
estis la temo de la ĉi-jara Nitobe-simpozio, kiu okazis de la 18a ĝis 20a
de julio 2013 en Rejkjaviko, Islando. La lastaj jaroj estas markitaj per
sentebla kresko de la kvanto de kursoj kaj programoj, aparte je la magistra
nivelo, instruataj ĉu tute ĉu parte en la angla – la respondo al la
grandiĝanta movebleco de studentoj kaj la kreskanta intereso de
universitatoj pri internaciaj pritaksoj, kio igas diversajn tipojn de
universitatoj tra la mondo konkurenci por rimedoj, ĉefe esplorsubvencioj,
kaj por altigi nacian kaj internacian prestiĝon. Legu pli:
http://esperantic.org/eo/nitobe